facebooktwitterpinterest

Recensies, contactgegevens voor Internacia Esperanto-Instituto

Internacia Esperanto-Instituto

Info

Internacia Esperanto-Instituto

Geschiedenis

Kio estas Internacia Esperanto-Instituto (IEI)?

La fondaĵo Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estis kreita de Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh en 1930. En la jaro 1933 IEI ekposedis sian propran oficejon ĉe la adreso Riouwstraat 172 en Hago, kie ĝi hejmas ankoraŭ hodiaŭ.

La hungardevena Cseh inventis rektan instrumetodon de Esperanto, sen apogo de la gepatra lingvo de la lernantoj. Miloj da personoj el la tuta mondo tiel lernis la lingvon dum la periodo inter la du mondmilitoj. En Nederlando troviĝis inter ili ekzemple la posta ĉefministro de Nederlando Willem Drees.

Dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento IEI edukis pli ol 400 Cseh-metodajn instruistojn. Kvardeko el ili migris ĉefe tra Eŭropo, donante kursojn. Dum tiu epoko multaj Cseh-metodaj kursoj kaj konferencoj pri la instrumetodo estis organizitaj en vilao apud la orient-nederlanda urbo Arnhem, la t.n. Esperanto-Domo, kiun la urbestraro disponigis al IEI.

Nuntempe IEI disponas pri diplomitaj Cseh-metodaj docentoj el plej diversaj landoj en la mondo. Ili okazigas kursojn.

Interalie pro tio, ke nuntempe Esperanto estas pli ofte studata aŭtodidakte aŭ pere de interretaj kursoj, la agadoj de IEI prioritate limiĝas al la okazigo de kursoj. En la Haga oficejo ankaŭ kunvenoj estas organizataj pri temoj rilate al la Esperanto-kulturo.

IEI ankaŭ publikigas librojn, ne nur sur la kampo de la instruado, sed ankaŭ pri la historio de Esperanto. La instituto havas vastan bibliotekon kaj ankaŭ vendas novajn kaj brokantajn librojn en Esperanto.

Krome, IEI subtenas la evoluigon de nova teknologio kaj lingvokomputiko por parolrekonado, ciferecigi librojn kaj plibonigi ties alireblecon per interreto.

Adres:
Stad: The Hague


Reageer op deze plaats

Voeg deze kaart toe aan uw website;



We gebruiken cookies

We gebruiken cookies en andere trackingtechnologieën om uw browse-ervaring op onze website te verbeteren, om u gepersonaliseerde inhoud en gerichte advertenties te laten zien, om ons websiteverkeer te analyseren en om te begrijpen waar onze bezoekers vandaan komen. Privacybeleid